Meze de januraro, 2000 ekvojaĝis al la urbo Kanazaŭa en Japanio, grupo da seulaj dommastrinaj esperantistoj por kvartaga renkontiĝo kun japanaj kontraŭpartoj en la urbo. Gvidis la sepopan karavanon Vicprezidanto Chongsae LEE de Korea Esperanto-Asocio, kiu samtempe instruas Esperanton al la dommastrinoj, kies klubo nomiĝas' Rondo Amanta'.
La membroj estis sep personoj inkluzive vicprezidanton s-ro LEE, PAIK Chungsook, KIM Youngok, HAN Sookhui, LEE Mikyoung, CHO Myoungja, kaj JEON Myounggun. Finfine kun granda ĝojo, ili forveturis al Kanazaŭa en la 14a de januaro.
Kiam mia grupo kun korekscito estis ĵus eliranta la elirejon de la flughaveno, tre varme akceptis nin s-ro KITAGAŬA Kazuo, s-ino IE Harumi, kaj f-ino OODAĈI Kaoruko. Kvankam estis la unua renkontiĝo, koreaj esperantistoj tuj ekinteramikiĝis kun kanazaŭaj kontraŭpartoj dum ni kaj ili salutis unu la alian.
Per du aŭtoj, ni veturis preterpasante la kamparon, kiu estas ankoraŭ verda kaj freŝa malgraŭ tio, ke nuna vetero sufiĉe apartenas al vintro, ĉirkaŭ tri dek minutojn, kaj atingis Kanazaŭa Rehabilitation Hospital, kies estro estas s-ro KAŬANISI Tecuro. Post iom da rigardo pri la institucio en la hospitalo, ni ekiris al la urbodomo de Kanazaŭa por kompleza vizito al la estrino de eduko-fako de Kanazaŭa Urbo, kiu laŭdire ĉiam subtenas pozitive la agadon de KEG.

Ni estis gvidita en grandan halon, kie atendis ĵurnalistoj por intervjuo pri nia vizito. Vicprezidanto s-ro LEE havis intervjuon kun ili. Aperis sekvan tagon du artikoloj en du ĉefaj lokaj ĵurnaloj kun fotoj. Tamen estis bedaŭrinde, ke mi ne povis legi ĝin, kaj devis esti nur kontenta vidante la fotojn.
Ekstere jam mallumiĝis. S-ro KAŬANISI kondukis nin al luksa
restoracio, dirante korelingve: 'ni iru vespermanĝi'. Pro lia korea lingvo-kapablo miksita
kun humoro kvankam iom mallerta, iom fremda etoso pri la unua renkontiĝo jam
ŝanĝiĝis al la trankvila. Post bongusta vespermanĝo, ni partoprenis Vendredan
Esperantan Kunsidon. Salutante ni prezentis nin kaj havis la tempon interparoli kun la grupanoj.
Dum la restado en Kanazaŭa, ges-roj LEE gastis ĉe s-ro KAŬANISI kaj la
aliaj membroj tranoktis en la domo de s-ino MATUDA Hisako. Sajnis al mi, ke ŝia domo kun
multe da libroj pri Esperanto kaj vastaj ĉambroj estas kvazaŭ Kanazaŭa Esperanto-
Kulturcentro. Mi surpriziĝis aŭdinte, ke ŝia esperantiĝo daŭris pli ol 60
jaroj. Dirante ke tio, kio ŝi mem zorgas koreajn esperantistojn, estas sia ĝojo, ŝi
aranĝis kovrilojn, elektrajn matojn, kaj varmigilojn. En la unua nokto en Kanazaŭa, ni
baldaŭ endormiĝis profunde sub ŝia varma prizorgo, kaj sekvantmatene ni vekiĝis
pro la pepado de korniko.
En la 15a, ni direktis nin al Kanazaŭa Oomoto-Filio, kie oni havis festeton de novjaro per la kaĉo el sep legomoj. Genuante laŭ japana etiketo, ni manĝis la kaĉon kaj Sakeon, kaj partoprenis teceremonion. Dum ankaŭ sidante sammaniare ni atendis la vicon, ĝis kiam geservistoj servos per la rizkuko Mocio kaj teo, niaj gamboj sensentiĝis pli kaj pli. La gvidanto de la ceremonio permesis nin sidi libere, tamen ĉiam kiam la gesevistoj servis unue Mocion poste teon, kaj reprenis la malplenan tason, ili reverencis nin genuante kaj kolektante manojn. Pro tio ni ne povis komforte sidi. La kuniĝa gusto de dolĉa Mocio kaj verda teo iom acerba plaĉis al mi, kaj la granda taso kiel supbovlo en Koreio estis impresdona al koreoj.

Vespere, ni ĉeestis Vesperan Bonvenigan Kunsidon, kiu okazis en Kanazaŭa Centro de Oomoto. Por la evento, eĉ la esperantistoj el la najbara gubernio, venis tien, kaj ĉiuj kanazaŭaj grupanoj sincere aranĝis multe da manĝaĵoj. Mi anticipis, ke tie nur troviĝos iom da kuko aŭ teo por ni. Kompreneble mi eĉ ne antaŭsupozis pri la grandioza kunsido por nur sep koreaj esperantistoj. Kun danko kaj korekscito, ni sidiĝis sur la lokoj lotumitaj.
Je tiam kiam la etoso
fariĝis gaja kaj vigla dum ĉiuj ĉeestantoj babilis esperante unu la alian, kanazaŭaj
esperantistoj ekprezentis specialajn talentojn per violono-ludo, kanto, dueto ktp. Kiam rondo-
amantanoj, kiuj preparis nenian talenton, troviĝis en embarasita situacio, la koreafluto-
(mi ludis ĝin) kaj la kanto de la vicprezidanto s-ro LEE savis niajn vizaĝojn.
Sajnis al mi, ke la kanto de s-ro KAŬANISI 'Returnu al Pusan Haveno' estis la plej
bona, kvankam kun mallerta prononco, sed kun sufiĉa emocio.

En la 16a, matena aero estis tre freŝa pro la pluvo tra la nokto.
Hodiaŭ la vojaĝplano estis viziti 'Kanazaŭa ĝardeno', kiun oni povas mencii kiel fiereco de Kanazaŭa. Pro tio, ke Kvartalo de Samurai kaj Kanazaŭa Kastelo situas proksime al tiu ĝardeno, ni povis vojaĝi al du lokoj promenadante. Pura strato kaj klara rivereto-akvo ĉie donis al ni bonan impreson.
La ĝardeno estis konstruita de la kanazaŭa malnova feŭdsinjoro Maeda por sia patrino antikvece. Malgraŭ tio, ke la loko estis pli alta ol plata grundo, oni faris grandan lagon sur la supro de tiu kvartalo per la akvo fluanta pere de la tubo enterigita en la deklivo de alta monto najbara ĝis la ĝardeno, kaj fluigis la akvon daŭre al Kanazaŭa Kastelo, por ke la popolo en la kastelo povu uzi ĝin kiel trinkakvo, samtempe al la fosaĵo laŭlonge de la kastelo-muro por defendi kontraŭ atakon de malamiko.
Dank' al la detala klarigo kun humuro pri tia historio de s -ro KAŬANISI, ni povis valortaksi la etoson de tiu ĝardeno multe pli bone.

En la 17a, kun la adiaŭo kun kanazaŭaj grupanoj, ni finis la vojaĝon dum tri noktoj kaj kvar tagoj en Kanazaŭa. Dum ges-roj LEE forflugis al Koreio, nur kvin membroj denove ekveturis al Nagoja.
Ankaŭ en Nagoja, dank' al s-ro OGAWA Kazuo kaj lia esperanta amiko s-ro HASEGAŬA Cutomu, ni povis trankvile resti ĉe ili dividite en du partoj, kun amuza vojaĝo. Ankaŭ dum la restado en Nagoja okazis multe da amuzaj eventoj inter ni, tamen kun granda bedaŭro mi ĉesigas ĉi tiun skribadon.

Tra la ĉi-
foja vojaĝo mi povis senti veran spiriton de esperantismo. Finante ĉi tiun priskribon pri la vojaĝo en Kanazaŭa kaj en Nagoja, mi
estas denove dankema al ĉiuj kanazaŭaj esperantistoj inkluzive s-ron KAŬANISI, kiu
multe helpis nin kaj dediĉis sin por ni koreaj esperantistoj, kaj al s-ro OGAWA kaj ges-roj
HASEGAŬA.
Nur kadre de Esperantio, ni povis
kunhavi varman amikecon kiel gefratoj kun fremdanoj en fremdlando, ne tiel bedaŭrante pri tio,
ke ili donis multe al ni, kaj ne tiel maltrankviliĝante pri tio, ke ni ricevis multe de ili.
Tre dankegon al ĉiuj!