La Espero

   En la mondon venis nova sento.
   Tra la mondo iras forta voko;
   Per flugiloj de facila vento
   Nun de loko flugu ĝi al loko.
      Ne al glavo sangon soifanta
      Ĝi la homan tiras familion:
      Al la mond' eterne militanta
      Ĝi promesas sanktan harmonion.


   Sub la sankta signo de l' espero
   Kolektiĝas pacaj batalantoj
   Kaj rapide kreskas la afero
   Per laboro de la esperantoj.
      Forte stras nuroj de miljaroj
      Inter la popoloj dividitaj;
      Sed dissaltos la obstinaj baroj
      Per la sankta amo disbatitaj.




   Sur neŭtrala lingva fundamento,
   Komprenante unu la alian,
   La popoloj faros en konsento
   Unu grandan rondon familian.
      Nia diligenta kolegaro
      En laboro paca ne laciĝos,
      Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
      Por eterna ben' efektiviĝos.