En interkonavespermanĝo kun kanazaŭaj esperantistoj



En la 21-a de aprilo, 2000,
6 esperantistoj el Kanazaŭa en Japanio vizitis Koreion.

 

Kun koreaj esperantistoj post manĝo.

Post kiam la esperantistoj el Kanazaŭa atingis Gimpo aerhavenon, ili rekte vizitis iun restoracion apud Korea Esperanto-kulturocentro por renkontiĝi kun koreaj esperantistoj. Multe da koreoj partoprenis en la kunveno.

Kun s-ino IE Harumi kaj ŝia nevino f-ino Ĉadani.

Estis aranĝitaj malakra rostaĵo el maraj produktaĵoj por japanoj kaj akra manĝaĵo el polpo. Sajnis al mi, ke ĉiuj japanoj ĝuis tiujn manĝaĵojn.

Kun s-ro KITAGAŬA kaj s-ino OŜINO

Malgraŭ tio, ke la esperantistoj inter du landoj renkontiĝis por la unua fojo, ili tuj interamikiĝis kiel malnovaj amikoj.
Tio eblas nur en Esperantujo.

S-ro KAŬANISI parolas kun s-ino KIM Uson

Vicprezidanto s-ro LEE Chongsae parolas kun ĉeestantoj

S-ro KAŬANISI prelegas pri ago de Esperanto

S-ro LEE Jungkee salutas al partoprenantoj

F-ino KOĴIMA prezentas sin

F-ino ĈADANI prezentas sin