En Korea Instituto de Scienca kaj Tekniko

En la 22-a de aprilo, 2000, kanazaŭaj esperantistoj vizitis KIST

Miaj rondanoj planis havi piknikon en la ĝardeno en KIST, kiu estis bela kun la herbkampo bone aranĝita kaj la ĉerizfloro tute florinta. Tamen bedaŭrinde, tiu plano rompiĝis pro forta vento kaj pluvo, kiuj subite okazis.

Tamen, en kursejo en KIST, ni povis senti la etoson de pikniko kun lunĉo bongusta. Ĉiuj ĝuis koreajn manĝaĵojn.

Post tagmanĝo la , s-ro KAŬANISI prelegis pri Esperanto miksante korean lingvon al altlernantoj. Pro tute ne supozebla pluvo, tiu tago povis esti teda por ĉiuj, sed lia kurso humorplena faris tiun tagon ĝoja kaj signifoplena.

S-ro LEE Chongsae ree aldone klarigis la prelegon de s-ro KAŬANISI al la lernantoj, kiuj havas multan intereson pri Esperanto.

La lernantoj estas aŭskultantaj tre atente la prelegon de s-ro KAŬANISI.

Memorfoton kun pluvo.
En la palaco Doksu...
Vespere, ili vizitis tradician muzikejon kaj ĝuis koreajn kanton kaj dancon. .