En Korea Esperanta Asocio

En la 23-a de aprilo, 2000,
kanazaŭaj esperantistoj el Japanio vizitis KEA



S-ro KAŬANISI vizitis KEA kun kanazaŭaj grupanoj, kaj havis kurson. Kelke da koreaj esperantistoj partoprenis en lia kurso, kaj atente aŭskultis lian prelegon.

La temo de lia prelego estis 'La Reformo de Esperanto' tra trifojo de 1887 ĝis 1907. Por la unua fojo, mi povis havi la kurson pri la temo. Estis tre utile kaj interese por partoprenantoj.

Estis tiel bone, ke lia prelego sorĉis la animojn de ĉiuj ĉeestantoj. Ĉiuj ne ŝparis komplimenton al s-ro KAŬANISI. Aldona klarigo de s-ro LEE Chongsae helpis la komprenon pri la prelego de komencantoj.